|
|
 |
 |
 |
 |
Iom da historio
|
|
|
Ni ja vidas kiom malnova jam estas la naturismo. Ĝi ne havas sian originon de Kuhne kaj Kneipp, kiel kelkiuj kredas. Ankaŭ ne de Hipokrato, kiel kredas aliaj. Ĝi naskiĝis kune kun la unua homo kaj akompanis lin dum li obeis la voĉon de sia instinkto. Sed kiam la homaj estuloj komencis grupiĝi en triboj kaj kiam montriĝis la unuaj aŭroroj de la civilizacio, la intelekto anstataŭadis iom post iom la instinkton. Tiam la homo ĉesis obei la voĉon de la Naturo, kiu ĉiam estis gvidanta lin, kaj ekobeis pli kaj pli la sciojn akiritajn de li kaj liaj similuloj; la racio anstataŭis la instinkton kaj ĉio pasis tra la kribrilo de lia cerbo. Ekaperis la superstiĉoj, antaŭjuĝoj kaj aliaj negativaj fortoj, kiuj neniigis grade la grandan forton de la instinkto, malklara sed saĝa. Tiel okazis, ke la homo apartiĝis de la naturo kaj sekve de la naturismo.
En ĉiuj tempoj kaj en ĉiuj civilizacioj ekzistis saĝaj homoj, kiuj komprenis la problemon kaj serĉis ĝian solvon. La klereco estis tiam monopoligita de la pastraro kaj precize en la sanktejoj Ĉinaj, Hindaj, Kaldeaj kaj Egiptaj, oni praktikis naturistan medicinon, aplikante al la malsanuloj banojn de suno, de aero, de akvo, de sablo, de ŝlimo, kaj precipe oni ordonis specialajn dietojn, kies valoron oni jam konis en tiuj antikvaj tempoj.
La naturismo suferis la sortoŝanĝojn, kiujn la diversaj historiaj okazintaĵoj kaŭzis al la popoloj, kaj atingis sian maksimuman glorfamecon en Grekujo kaj en Romo antikvaj. Ankoraŭ hodiaŭ ni povas admiri la ruinojn de la grandiozaj banejoj kaj varmbanejoj, kiuj jam funkciis antaŭ kelkaj jarmiloj.
Ekde la komenco de la kristana erao, la naturismo komencis grade malprogresi. La varmbanejoj estis deklarataj de la eklezio kiel lokoj malvirtigaj kaj estis fermitaj. Dum la nokto de la Mezepoko la kuracistoj apartiĝis de la sanaj principoj Hipokrataj kaj dediĉis sin al terapio absurda, sen bazo scienca, plena je superstiĉoj kaj antaŭjuĝoj. Oni facile povas kompreni tiun juĝodeflankiĝon, sciante, ke en la Mezepoko, la instruado de la medicino estis kunigita kun la filozofio; ambaŭ lernobjektoj fariĝis pure spekulativaj kaj dogmaj kiel ĉio apartenanta al la skolastiko.
Ni trapasu rapide la jarcentojn por alveni al la revigliĝo de la natura medicino, kiu komenciĝis en la 18a jarcento kaj daŭris en la 19a.
|
supren
|
Naturkuracado / La pioniroj de la naturista medicino
|
|
 |